Leciono 16 - Уpок 16 (3)

Ekzerco - упpажнение

Пеpеведите на pусский:

Legu kaj traduku la tekston!

Ruslan kaj Irina

Dimanĉe la panjo diris al Irina:
- "Iru kun la frato en vendejon kaj aĉetu mangaĵon, ĉar vespere ni atendas gastojn."
• "Kion ni aĉetu?" - demandis Irina.
• "Aĉetu viandon, kokinaĵon kaj fiŝon. Krome, aĉetu legomojn terpomojn, brasikon, tomatojn kaj kukumojn. Elektu bonajn fruktojn - nun ja estas frukta sezono ĉe ni - pomojn, pirojn, persikojn. Aĉetu ankaŭ melonon kaj akvomelonon. Ne forgesu pri pano! Krome aĉetu sekan vinon, ĉampanon kaj mineralan akvon. Kaj ankaŭ bieron aĉetu. Irina kaj ŝia frato iris en grandan magazenon, kiu situas proksime de ilia domo. Ili aĉetis ĉion por la vespero.
• "Ni aĉetu ankaŭ kandelojn" - proponis la frato.
• "Estas bona ideo!" - konsentis Irina.
Ili aĉetis multe da diversaj aĵoj. Feliĉe, ili renkontis la najbaron, kiu helpis al ili ĉion porti hejmen.

Respondu la demandojn:

Kion diris la panjo al Irina? Kion ŝi komisiis al Irina kaj ŝia frato? Kiajn legomojn kaj fruktojn ili devis aĉeti? Kia sezono nun estas ĉe ni? Kien iris Irina kaj ŝia frato? Kie situas la vendejo? Kion proponis aĉeti la frato? Ĉu Irina konsentis kun la frato? Kiun ili renkontis? Kion faris la najbaro?

Страницы урока: <1> <2> <3>