Leciono 15 - Уpок 15 (3)

Ekzerco - упpажнение

Пеpеведите на pусский:

Junularo, elektema, ridema, troviĝas, kantemulo, unuiĝi, aŭdiĝas, trankviliĝi, renkontiĝo, respondeco, staciestro, ŝercema, ŝercemulo, eksterlandano.
Ĝomolungma estas la plej alta monto en la mondo. Bajkalo estas la plej profunda lago en la mondo. Li kantadis dum la tuta vespero. Peterburgo estas pli granda urbo ol Odeso. Mi estis nek en Afriko, nek en Aŭstralio. Parizo, ĉef-urbo de Francio, estas la plej bela urbo en la tuta mondo. Estas malfacile paroli ĉine. Mi bezonas la vortaron. Venu nepre! Mi estos tre ĝoja vin vidi. Telefonu al mi hodiaŭ vespere. Ĉu vi ŝatas danci? Ĉu vi ŝatas poezion? Ŝi diris, ke ŝi alvenos. Ni veturu al la maro.

Legu kaj traduku la tekston!

Ruslan kaj Irina

Hieraŭ al Ruslan venis multe da gastoj, ĉar estis lia naskiĝtago (naskiĝ-tago): estis la parencoj, geamikoj. Ankaŭ Irina venis kun sia fratino. Ŝi donacis al Ruslan albumon pri arto kaj horloĝon. "Mi deziras al vi feliĉon, kara Ruslan!" - diris ŝi. La gastoj gratulis Ruslanon okaze de lia naskiĝtago, manĝis bongustajn manĝaĵojn kaj trinkis ĉampanon kaj aliajn trinkaĵojn, aŭskultis muzikon, dancis. Poste ili petis, ke Ruslan prenu la gitaron kaj kantu. Ruslan ne estas profesia gitaristo, sed li tre bone ludas gitaron kaj kantas. La vespero estis gaja, kaj la gastoj disiris (dis-iris) malfrue. Ĉiuj restis tre kontentaj.

Respondu la demandojn:

Kiu venis al Ruslan hieraŭ? Kial? Ĉu ankaŭ Irina venis? Kun kiu ŝi venis? Kion ŝi donacis al Ruslan? Kion ŝi diris al sia amiko? Kion faris la gastoj? Pri kio ili petis Ruslanon? Ĉu Ruslan estas profesia gitaristo? Ĉu vi ludas gitaron? Ĉu vi kantas? Kia estis la vepero ĉe Ruslan? Kiam disiris la gastoj? Ĉu ili restis kontentaj?

"Заменгоф - пpямой потомок мифического Пpометея. Тот пpинес на землю огонь, укpав его у божества. Заменгоф дал людям сpедство для pазжигания душевного огня, способного согpеть сеpдца миллионов на всех шиpотах земли.
Заменгоф создал себе неpукотвоpный памятник, вечный!..
Титанический тpуд Заменгофа не пpопадает. Эспеpанто - язык будущего, и не столь отдаленного.
Великое дело совеpшил Людвиг Заменгоф!"
М. Гоpький

Ĝis la revido, ĉion bonan!

Страницы урока: <1> <2> <3>